Mi translogxigxis...

Mi longe ne uzis interreton, longe ne uzis Esperanton, cxar mi translogxigxis. Mi luis dometon apud flughaveno, kiu sin trovas malproksime al urbcentro, preskaux jam en kamparo. La cirkonstanco ja estas bonega - silenta, harmonia... sed iom sola.

Nun estas tre varme en Pekino, sed en mia logxejo estas iom pli malvarme, eble cxar en kamparo. Mi intencas logxi en mia dometo dum somero.

Nia Rajto

Anta?nelonge eksterlanda E-junulo nomata T, kiu studas en alia urbo de ?inio, vizitis Pekinon. Mi akceptis kaj akompanis lin rigardi la nepitoreskan urbon Pekinon. Ni diskutis pri Esperantaj aferoj, kaj fine li ?eestis en renkonti?o de nia E-asocio, kiu okazas regule ?iumonate.

La ?eestintoj pliparte estas maljunuaj veteranaj e-istoj. Krom T kaj mi, ?eestis anka? kelkaj junaj E-komencantoj. Tiel konsistis la tuta E-junularo en la renkonti?o.

?iuj estas afablaj al la T, oni faris demandojn al li, kaj kiu sincere respondis. Trovi?as jenaj demandoj, faritaj de maljuna kaj veterana e-isto, kies famo estas tra la mondo.

"Kiel vi opinias pri tio, ke nunaj junuloj ?atas kolorigi sian hararon?"

T respondis, "Mi ja ne ?atas tion. Sed kolorigi a? ne kolorigi sian hararon, oni rajtas elekti libere, ni ja estas libera je tio. Aliaj ne rajtas intervenis alies personan vivon."

La veterana e-isto plu demandis malgaje, "Sed oni devas zorgi pri alies sento, ofte la kolorigita hararo pikas niajn okulojn, ?u ne?"

Mi sentis lin trudema.

T respondis, "Sed oni ja rajtas kolorigi sian hararon..."

Je tiu demando, mi volas redemandi al la veterana e-isto, "La malbela, malbunta vesta?o de maljunuloj pikas miajn okulojn, do vi vestu sin per kolorplena vesta?o, kaj kolorigu vian hararon ru?a, flava a? verda... Kiel vi opinias pri mia propono?"

?u ni junuloj ne rajtas postuli tion al maljunuloj, dum la muljunuloj faras samon al ni?

Trovi?as profunda fosa?o inter junuloj kaj maljunuloj nuntempe. Tiun fosa?on produktis la rapida progresado de socio. La fosa?o ka?zas malharmonion inter diversaj konceptoj de homoj el malsamaj epokoj.

Trovi?as anka? profunda fosa?o inter popoloj de malsamaj lokoj, nacioj, rangoj... kaj e? seksoj. ?iuj sentas sin plej ?usta. Tamen fakte ?iuj estas plej mal?usta. La ?usteco ne estas certigebla inter malsamaj popoloj. Ni devas konscii, ke nia propra koncepte ne estas certe ?usta al aliaj personoj. Unue pripensu alies koncepton malsaman, kaj poste ni rajtas akcepti a? kontra?i la konceptojn. Sed neniu rajtas altrudi sian koncepton al aliaj.
2003.12.31 la lasta tago de la jaro 2003

Gejo kaj Lesbo --deveno de teruro

Kiam oni mencias samseksemulojn -gejojn, a? samseksemulinojn -lesbojn, tre ?enerale oni flankeniras de la temo. Kion ili timas? ?u gejoj au lesboj ?enas ilin?
Jes. Mi kredas, ke ?iuj homoj entenas emon de samseksamo. Tamen la soci-kondi?o ne agnoskas tion. Plejmulte da homoj rigardas, a? almena? ?ajne, la samseksamon anormala. Ili diris, ke samseksamo estas kontra?natura, ?ar gejoj kaj lesboj neeblas naski infanojn.
Sed ?u la celo de AMO estas generi? Parte jes, parte ne. Por mi la unua celo de sekso estas sperti kaj ?ui la vivecon, almena? nuntempe. Mi klare sentas min viva dum amorado. Tio donas al mi forton alfronti la kruelecon de la vivo. Kaj ?uo... Nu, ?u eksplikinde?
Se mi povus ricevi sperton a? ?uon el la AMO, do ne gravas ?u mia kunulo estas ino a? malino.
Nun mi deklaras, ke mi preferas virinojn belajn. Tio estas mia karaktero.

Dira?inte tiel multe, mi ektu?os la ?eftemon -Kial oni timas gejojn kaj lesbojn?
Homoj estas amasvivemaj bestoj. Amasvivado bezonas iugrade la samecon a? almena? la similecon inter anoj. Kaj la malsameco a? la malsimileco estas forpelata. Do, anka? la malsamuloj kaj la malsimiluloj estas evitataj. ?i tie, la sameco, malsameco... estas de personeco kaj spirito, sed ne de povo kaj fako. ?iuj devas posedis propran fakon por kunlabori kun aliaj, kiuj entenas alian fakon. Sed fako ne trovi?as en menso a? spirito, ?i estas nur ?AJNO.

Oni timas esti malsamaj a? malsimila kun aliaj, kaj esti porpelata. Tial ili penas ?ajnigi sin konforma al la plejparto de homamaso. Kaj kiel mi diris anta?e, ?iuj entenas emon samseksami, oni do timegas senkonscie elmontri sian samseksemon vidante la gejojn kaj lesbojn.

La Homoj kun Sklaveca Personeco

verkita de Zhai Yujia
tradukita de Nigra Okulo
-kun iom da modifo-

Kio estas sklaveca personeco? Ni povus supozi la scenon ke la sklavoj kun ?vitego laboregas pelate de la vipo de la mastroj en la sklav-socio. ?iam, kiam la mastroj flankenmetas la vipon, la sklavoj ?esas labori, kaj malstre?igas sin. Tial, la mastroj pli kaj pli intensigas la observadon, kaj la sklavoj devas obei sen ia ajn metodo eskapi.

La intenseco de laboro plii?as. Do, la? la ?enerala principo la sklavoj devas postuli pli da libertempoj por ripozi. Sed ?iu opinias, ke tia ago estas postuli profiton ne por si sola, sed por ?iuj sklavoj. Tial neniu volontas iniciati. Finfine, iu elstaras kontra? la mastroj, por ?iuj, kaj anka? por si mem. Sed la aliaj sklavoj rigardas lian agon perfida, senmorala. Iuj el la sklavoj intencas flati la mastrojn, kaj tuj forvendas la ribelulon. Deposte, neniu kura?as postuli de la mastroj la rajton ripozi. Je la fino, la sklavoj ne plu povas toleri la kruelecon, kaj kune mortigas la mastrojn. Tio ?uste estas la revolucio de sklavoj.

La personeco de sklavoj estas ombra kaj duflanka. Estintaj longtempe pelataj de vipo, neniuj ajn kura?as eldiri sian malfeli?on. Ili scias nur toleri pasive, ne povas fari ion aktive. Ili tenas la mallaboremon kiel la plej grandan feli?on en la ?iutaga vivo. La sklavoj agnoskas sian sorton, estas kontenta ke "stabile esti sklavo". Post kiam ili estis liberigitaj, la plej malamatoj de ili ne estas la mastroj, sed estas Lincoln k.a., la liberigintoj. La? la vidpunkto sklava, la liberigintoj ja estas malamindaj. La sklavoj jam kutimi?is al surgenui?i, la liberigintoj, kiel Lincoln, tamen devigas ilin stari. ?u tiu ago ne estas la provo devigi simiojn piediri kiel homoj?

Ili ne scias agadi aktive, ne kura?as posedi propran opinion, kaj tial ne trovi?as racio en ilia cerbo. Pelate de vipo, ili devas senkondi?e fari ?ion, kion la mastroj postulas. La digno, personeco... For! Sed kiam iu sklavo emancipi?us, enmanigus la vipon, li estos multe pli kruela ol la anta?a mastro sia. Tio ?uste estas "sklavo pelas sklavon ?ismorte".

La longtempa laborado kaj malfeli?ega vivo kutimigas ilin al mallaboremo. Ili rigardas la mallaboremon kiel plej ?ustan konduton. Ka?ze de la konfuzo de koncepto pri "feli?o", ili male ne estimas la aktivajn homojn. Ili ne nur ne aktive strebas al feli?a vivo, sed anka? mokas tiujn, kiuj kura?as strebi. Ilia ombra menso ru?igas ilian viza?on vidante alies feli?on. Mi lo?as en eta gubernio. Kiam mi dancas publike, mia ago mal?ojigas multajn homojn, kiuj opinias, ke la dancado estas senmorala. Miaj amikoj kaj kolegoj, vidante min dancanta, ?iam flankeni?as, kiel timas infekti?i de ia terura viruso.

La? la koncepto de la sklavoj, "la vivo similas al esti seksatencata, se neeblas protesti, do ?uu tion." La sklavoj kredas la sklav-filozofion, ke la koksoj estas denaske destinita esti batataj. Esti batata estas ka?zita de sia naturo. Se mankus bato kaj neniu plu batus ilin, ili vivus nekomforte. La mastroj emas instigi batalon inter sklavoj por fortigi sian regadon. En Antikva Romio, ekzistas dueloj inter sklavoj por amuzi la mastrojn.

?iu homo havas propran personecon, anka? ?iu grupo ?in havas. Ofte formi?as sklaveca personeco ene de longe subpremata kaj sklavigita nacio. Tiu personeco multe dependas de la kondi?o. E? se ni ne menciu pri la miloj da jaroj de fe?da regado. Depost la Song-dinastio, ?inio estis regata kaj subpremata de eksternacioj, tute perdis sian dignon. Sed kiam la anta?aj sklavoj reprenis la kronon, ili pli kruele subpremis la popolon. La popolo estis e? pli malfeli?e ol esti regata de eksternacioj.

Post kiam la nacioj estis subpremataj milojn da jaroj, ili gajnis sklavecan personecon. Ili ne plu volas progresi, opiniante, ke ?io ekzistanta estas racia; kaj la nomata neracia estas ka?zita de tio, ke ili ne povas konformi?i. ?io servas al la profito de regantaro. Ili rigardas la malican aspekton sankta; ili timas kaj e? respektas la ?anta?adon. Ili reverencas al ?iuj fremduloj, kaj bojas al ?iuj samnaciuloj. Ili ne povas malestis e? unu minuton de la "sanktaj instruoj". Ili anka? ne povas kaj ne kura?as dubi la le?econ de la "sanktaj instruoj", des pli ne esperi la ?an?o de nuna situacio. Ili ne partoprenas en politiko. Ili lasas politikon al minoritato registanta.

Sklavecaj homoj pretektas la invadon de eksternacioj kiel ka?zon de sia malfeli?o, nekonfesante sian stultecon. Ilia nura konsolo estas la "brila pasinteco", la historio, ke homoj estis pelata al konstruado de Granda Muro. Ili konsoli?as pretektante la abundecon kaj profundecon de sia kulturo kiel ka?zon de sia sklaveco. Tio rezultas de manko de penso, sa?o kaj kreemo. Ilia penso estas intense monopolata de tiranoj. Ili ne pensas pri pregreso, blinde obeas kaj la?das la diktatorecon, konkurencas esti sklavoj eternaj. Kreskas nur socio miksita de sklaveco kaj krueleco el tia homamaso, sed neniam naski?as granda penso kaj grandioza plano de konstruado.

Taglibro de Prostituitino

Lundo, serene
La nova semajno komenciĝas. Tamen la hodiaŭa komenco ne estas glata --servis kamparan kotonvendiston. Li kunportas ne nur la kamparan odoron de tero, sed ankaŭ la postrestantan odoron de fekaĵo sur korpo. Pli abomenide, ke multe da kononfibroj algluis sur lian korpon. Tio suferigis mian nazon trosentivan. Vespere, mi banis min trifojojn. Fikiĝis kvazaŭ de porko!

Mardo, nube
Neatendite venis studento hodiaŭ. Verŝajne ĉirkaŭ nur 20 jaraĝa li estas. Li havas vizaĝon elegantan, kiu plaĉas al mi. Ve, ja estas malfeliĉaj la nunaj studentoj, kiuj ne povas aperti la seksĝojon estante en arda vivperiodo. La regularo de universitato devas ŝanĝiĝi! Klare, li estas virgulo. Mi do intence ĝojigis lin plej eble pene. Li estis gajega, kaj pagis 200 juanojn al mi. Ha, ja estas vigulo.

Merkredo, serene
Malbonŝanca mi estas hodiaŭ. Mi servis 70-jaraĝan maljunulon. La viroj estas vere teruera. Li ankoraŭ sopiras tion proksimiĝante al tombejo. Li verme moviĝis longe super mi, murmurante kaj ŝajnante ekscitita. Tamen kompreneble, kiom longe li sin konservis!

Ĵaŭdo, nube
La viroj estas vere nekompreneblaj. Venis mezaĝa viro hodiaŭ, bone vestia. Li diris, ke lia edzino bone traktas lin, kaj ŝi estas tre bela. Sed malgraŭ ĉio ŝi ne instigas lian sopiron. Li preferas la virinon kiel min. Do, mi petis de li 500 juanojn, kaj li pagis al mi facile. Ve, kiel mi envias lian dezinon!

Vendredo, pluvetas
Pluvetas, ankaŭ mia humoro estas malhela. Sed ne ekzistas alia rimedo. La komerco devas daŭri. Venis policano hodiaŭ. Verdire, tia homo estas plej malfacile servebla. Eble mi eĉ devas inverse pagi al li ion. Ĉi tiu policano estas konato de nia mastrino. Li esprimis, ke ne timu funkciigi tian komercon estonte, li protektos. Diras bele, sed ne pagis post fikado. Kaj mi ne kuraĝas peti de li monon, timante perdi laboron ofendinte lin.

Sabato, nube
La hodiaŭa kliento havas profesion pri interreto. Tiaj homoj estas enviindaj nuntempe. Li disdutegas kun mi pri la interreta ekonomio, diris, kiel belega estas la estonta interret-epoko. Kvankam mi iam retumas, babilas per ICQ, tamen lia parolado tute ne interesis min. Interesas min nur tio, ke pagu al mi post afero. Sed neatendite, ke ĉi tiu fiulo pagis al mi nur 20 juanojn, sin pravigis, ke la interreta ekonomio estas malfacila nun. Kaj li promesis, ke li pagos al mi pli multe kiam la interreto pli properos.

Dimanĉo, serene
Finfine aperas suno hodiaŭ. Kaj korme estas dimanĉo hodiaŭ. Pene laborinte dum tuta semajno, mi finfine povas iom ripozi post hodiaŭa laboro. Bonŝance ĉi tiu kliento diris, ke li estas estro de buroo de manĝaĵo. Tiuj oficistoj, ne nur manĝegas kaj trinkegas per ŝtata mono, sed ankaŭ ŝtatamone... Mi decidis ege elĉerpi lin. Neatendite ĉi tiu ulo estas tre sperta. Supozeble li fikis multe. Li preskaŭ svenigis min. Post mia rekonsciiĝo, li jam foriris. Mi serĉis tie ĉi tie, trovis ke TIO estas sub la tablolampo. Mi tenis ĝi por vidi pli detale.... Fi, estas blankpapero*.

*. blankpapero En ĉinio, kiel socialisma ŝtato, la kamparanoj vendas rikoltaĵojn al registaro. Sed ofte okazas tio, ke registaro pagis la kamparanoj ne monon, sed blankpaperon, sur kiu estas skribita la mon-nombro paginda. Sed la blankpapero estas tute senutila. Oni povas nek aĉeti ion per ĝi, nek interŝanĝi al mono.

elcxinigis Nigra Okulo

Magia Renkontiĝo

Mi partoprenis en renkontiĝo de esperantistoj hodiaŭ. Matene la ĝenerala sekretario de nia Esperanto-asocio telefonis al mi por sciigi min pri la renkontiĝo kun germanaj esperantistoj.
Germanaj?
Antaŭ semajno mi konatiĝis kun iu germana samideanoj, kiu studas ĉinan lingvon en la urbo Jinzhou. Lia nomo estas Till. Kaj li diris al mi antaŭ kelkaj tagoj, ke liaj gepatroj venos al Pekino... Ĉu jen ili?
Jes ĝuste ili. Lia patro, s-ro Bernd, estas amatora magiisto, kaj li sin pretigis prezenti magian arton por ni.
Ŝajne unuafoje mi aprezas la magi-prezentadon propraokule. (ne per televidilo) Ja estas belege.
S-ro Bernd kapablas eĉ fari paperon mono. Mirinde! Mi plej volas lerni de li ĉi tiun kapablon!

Du Vojaĝoj al la Urbeto Janĝi

La Vojaĝo al Janĝi - la unuafojo (8.20-25)

20-an de aŭgusto, mi ekis vojaĝi al la urbo Janĝi por partopreni la 22-an KS kaj 1-an Internacian Turisman Festivalon de Ĉinio. Mi longe sopiras tiun ŝancon renkontiĝi kaj konatiĝi kun amikoj -preskaŭ junaj- ĉinaj kaj alilandaj. Amikiĝi estas la ĉefa celo de lerni Esperanton laŭ mi.

En Changchun

Mi planis unue atingi Changchun, poste iri al Janĝi kune kun amikoj.
S-ro Liu estas tre fervora Esperantisto. Mi konatiĝis kun li per interreto lastjare. Kaj ni kelkfoje renkontiĝis en Changchun kaj en Pekino. Li havas grandan domon, kie eblas loĝi 10 gastoj. Do, tagmez atinginte Changchun mi rekte iris al lia hejmo. Li jam preparis tagmanĝon por mi, kaj ni tuj komencis esti parolantoj de esperanto dum mi manĝis. Manĝante mi interbabilis tute en Esperanto. Mia Esperanta vojaĝo komencis fakte ekde tiam.
Post tagmanĝo venis al hejmo de s-ro Liu amikoj de Changchun, kun kiuj mi jam konatiĝis.
Ni kune diskutis pri Esperanto, per Esperanto. Kaj ni ĉefe diskutis pri interreto, kiu estas la temo de ĉifoja KS.
Ni ne nur diskutis, sed ankaŭ praktikis. Vespere ni enmetis la fotojn pri nia renkontiĝo en retejon. Kaj tiam ĉiuj esperantistoj povis spekti la fotojn, kie ajn ili estas.

En Janĝi

Janĝi-chefurbo de la Yanbian-a Kore-nacia Aŭtonoma Subprovinco de Jilin-provinco, nordorienta Chinio.

Ni frue ellitiĝis por kapti la trajnon iri al Janĝi. Ĉiuj estis dormemaj, ĉar ni trinkante bieron babilis trans la meznokto.
La pejzaĝo pli kaj pli iĝis montara, mi pli kaj pli sopiris atingi Yanji.
Eĉ en trajno, s-ro Weishan ne ĉesis propagandi nian lingvon al pasaĝeroj. Kaj dissendis la Esperantan revuon ESPERANTO AKTIVAS kompilitan de samideanoj de Xi'an. Influite de ni -10 esperantistoj- , kelkaj pasaĝeroj ekinteresiĝis pri Esperanto, kaj esprimis deziron kontakti esperantistojn de respektivaj lokoj.
La 10-hora vojaĝo en vagonaro tute ne lacigis nin, ĉar ni babilis ĝoje kaj ĝue.

Vespere ni finfine atingis la urbon Janĝi post 10-hora trajna vojaĝo.

Malvarma vetero tamen ne malbonigis mian humoron. La urbeto estas bela, kaj enhavas karakterizan korean naciecon. Surstrate oni laŭte parolas kaj krias en korea lingvo, kaj la ŝildoj estas en du lingvoj. -Laŭ la loka leĝo, la korea lingvo devas troviĝi en la ĉefa parto en la ŝildo egale kiel la ĉina lingvo-

Atinginte la hotelon, mi kun malnovaj amikoj renkontiĝis, kun novaj amikoj konatiĝis. Precipe min impresis la renkontiĝo kun amikoj de Koreio, Rusio kaj Usono. En tia renkontiĝo inter homoj de diversaj landoj, kuŝas la vera utileco de Esperanto.

La urbeto Janĝi ja estas bela. Mi aprezis la korean dancon, kanton, gustumis la koreajn manĝaĵojn, mi eĉ premenis tra la urbeto noktomeze. Ĉi ĉio bone impresis min. Tamen min plej profunde impresis la etoso de vere internacia.
Mi unuafoje partoprenis internacian E-kongreson, unuafoje interbabilis kun tiel multaj alilandaj amikoj per la internacia lingvo Esperanto. Mi reale konsciis la valoron de Esperanto.

Dum la lastaj du jaroj, kiel esperantisto, la stato de nuna E-movado ofte konfuzas mian menson, ke Esperanton oni ankoraŭ ne akceptas absolute kiel internacian lingvon. Esperanto ankoraŭ ne fariĝis la interkomunikilo inter homoj de diversaj nacioj, landoj kaj kulturoj. Ĉu reale estas tia la stato? Mi min demandis. Mi ankaŭ legis kelkajn fantaziajn novelojn, kiuj priskribis la estontan mondon, kie ĉiuj homoj povas interkompreni facile per la artefarita lingvo. Mi ofte pensas, ĉu vi havos ŝancon vivi en tia mondo antaŭ morto?

Sed mi iompostiome rimarkis, ke mi longe penis serĉi la Oran Landon per teleskopo, tamen preterlasis la orerojn apud miaj piedoj.

Post kiam mi amikiĝis kun multaj esperantistoj de alilandoj en Janĝi, mi eksciis, ke Esperanto efektive estas utiligata kiel la interkomunikilo inter parolantoj de diversaj lingvoj. Kial mi daŭre aspiras la malproksiman Utopion antaŭ la jam efektivigita "fantazio"?


La duafoja vojaĝo al Janĝi por la 5-a Ĉina E-Kongreso (10.1-5)

1.
Nia Pekina Esperanto-Asocio organizis grupon por partopreni la 5-an Ĉinan Esperanto-Kongreson. Estas 16 grupanoj entute.

La 30-an de septembro ni unue kolektiĝis en la stacidomo je la 1-a posttagmeze. Kaj poste ni envagoniĝis kune kun samideanoj de Interna Mongulio kaj de Shanxi-provinco. Kelkajn el ili mi jam konas, kaj aliajn ne. Sed ni ne havis tempon interkonatiĝi tiam, kiam oni amase envagoniĝis por turimi dum la libertempo de Nacia Tago…

2.
Esplorinte mi sciis, ke estas ĉirkaŭ 40 esperantistoj en ĉi tiu vagonaro. Ĉiuj celis la urbeton Janĝi, la 5-an Ĉinan Esperanto-Kongreson. Mi trairis vagonon post vagono por saluti kaj konatiĝi kun samideanoj. Kiam la vagonaro haltis ĉe la urbo Tianjin, envagoniĝis kromaj kelkaj samideanoj. Troviĝis esperantistoj preskaŭ en ĉiuj vagonoj tiam. La vagonaro jam fariĝis Verda Vagonaro, ĉu ne?

Dum la 25-hora veturo, ni multe faris "verdajn" aferojn. Ekz. s-ro Weishan refoje fervore propagandadis Esperanto al pasaĝeroj, kiel okazis antaŭ monato. Li eĉ instruis kelkaj lecionojn al la interesitoj. - mi informiĝis antaŭ tagoj, ke unu el la pasaĝeroj telefonis al s-ro Weishan kun deziro lerni Esperanton plu-

3.
Malsame de lastfoja vojaĝo al Janĝi, multaj akceptis nin, kiam ni atingis la urbeton post 25 horoj. Mi revidis la geamikojn lokajn, tio ege ĝojigis min. Ili mane tenis verdajn flagojn. Facile troveblaj inter amaso da homoj.

4.
Kuŝis du sopiroj en mia koro antaŭ vojaĝo al Janĝi. Unu estas renkontiĝi kun tiuj amikoj, kiujn mi longe konas en interreto, sed neniam renkontis reale. La alia temas pri sekreto, ke mistera esperantisto nomata Maria aŭ Misara -mi kredas ne ĉi tiuj du nomoj apartenas al sama homo- multe helpis min je mia Esperanta vivo dum longa tempo. Ŝi (aŭ li) helpis min kontakti unuafoje esperantistojn okaze de renkontiĝo de nia asocio, helpis min aperigi artikolojn en esperantaj gazetoj, kaj helpis min ankaŭ altigi la nivelon de Esperanto… Mi ege dankas ŝin (lin). Tamen mi longe ne scias kiu ŝi (li) estas. Ĉu junulo aŭ maljunulo, ĉu viro aŭ ino… Mi volegis scii ĉion pri ŝi (li). Do, mi supozis, ke ŝi (aŭ li) certe partoprenis la tutlandan kongreson. "Klopodu malkovri la sekreton!" mi diris al mi mem.

5.
La Reala Renkontiĝo de Interreta Amikaro ne estas enlistigita en la programaron de Kongreso. Sed la amikoj interretaj mem organizis ĝin. Ĉirkaŭ 10 interretaj amikoj ĉeestis la kunsidon. Nur kun du el ili mi ne reale renkontiĝis antaŭe.

Ni interŝanĝis la numeron de QQ -tujmesaĝilo plej multe uzata en Ĉinio- kaj de ICQ. Kvankam ni malofte renkontiĝis, tamen ni ĉiuj interbabilis kiel malnovaj amikoj.

Nuntempe la interreto estas tre grava ilo por interkomunikiĝi. Ĉiuj novaĵoj pri e-movado de Ĉinio unue aperas en interreto. En la informilo de CXEL ofte aperas artikoloj, kiujn mi jam legis en retejo antaŭ monatoj.

6.
La oratora konkurso estis programo atendata de multaj. Mi decidis partopreni la konkurson jam antaŭ la decido partopreni la kongreson. Tamen mi ekpreparis la tekston oratoran nur antaŭ kelkaj tagoj de envogoniĝo al Janĝi. Mi korektis la tekston eĉ dum trajna veturo. Kaj mi ankoraŭ ne parkerigis la tekston, kiam malfermiĝis la kongreso.

Mi estas memfida, kiam mi rekte iris al la podio, kaj brave elparolis la unuan vorton antaŭ kelkaj dekoj da homoj…

La rezulto estas, ke mi gajnis la unuan premion. Kvankam mi fakte ankoraŭ ne lerte posedas la lingvo. La aliaj konkursintoj konsistas ĉefe de komencantoj.

7.
Kultura Vespero kaj Korenacia Vespero: La programoj estas belegaj, sed tute ne koncernis Esperanton. Se oni ne sciigus, neniu rigardus ilin esperantistaj vesperoj.

Krome, oni bedaŭrinde preferas diskuti kaj interbabili en ĉina lingvo en Esperanta kongreso. Eĉ ankaŭ la ĈEL tiel faras: tute ne troviĝas Esperanta vorto sur la pokaloj kaj la atestoj de merito, kiujn ĝi donis.

8.
La sekreto preskaŭ malkovriĝis. Ĉe vespermanĝo, iu amiko diris al mi:
--Vi havas amikon nomatan Maria, ĉu? Ŝi aŭ Li partoprenas nian kongreson nun, kaj jam diris al mi ĉion. Ĉu vi volas scii kiu ŝi aŭ li estas?
Mi kapjesis.
--Sed mi ne intencas sciigi al vi nun. Vi divenu mem. Tiel estas pli interese, ĉu ne?
Mi ne insistis je tio. Mi fakte ne urĝis scii la veron. Tenante la misteron mi kontaktiĝos pli interese kun Maria aŭ Misara.

9.
Reveninte hejmen mi komparis la du vojaĝojn al Janĝi.
Unuafoje min impresis la internacieco de la kongreso. Mi raviĝis de la vere internacia etoso. Kaj mi bone parktikis Esperanton kun la fremdlandaj samideanoj.
Duafoje la kongreso fakte estis granda renkontiĝo de tutlanda esperantistaro. Renkontiĝi kun amikoj estas la komuna celo de ĉiuj partoprenintoj.
La du vojaĝoj donis al mi malsimilajn impresojn. La spertoj estas valoraj. Kvankam la organizado ne kontentigis min -ekz. la aranĝo de loĝejo kaj manĝoj estas malorda kaj malbona sed la prezo estas alta- , mi atingis celojn de miaj vojaĝo.

Fek! Nur Fek!

ŝmiras buŝon ilian fek'
forrabas de ni la testikon
kontentigas anuson ilian lek'
tretas nin kiel la testudon

sufokiĝos ili en tro orgasm'
dronos ili en la virin-gamb'
angorigos ilin per ribela ek'
enterigos ilin per odoraĉa fek'

Fek! nur Fek!



divenu: kiuj estas "ili"?