VERSOJ DE LUDMILA JEVSEJEVA
LA PRINTEMPA FEBRO
Freŝlavita paŝas marto laŭ senneĝaj stratoj.
Sur tegmentoj tutan nokton serenadas katoj.
Elokvente ĉirpas birdoj en ĉiela halo.
Ĉiu bubo en lernejo revas pri futbalo.
Eĉ pedanta instruisto, magra kiel kulo,
Zumas gaje sub la nazon ĉe la klastabulo.
Estas klare, ke ne eblas dum printempa febro
Sin okupi pri fiziko, lingvo kaj algebro.
KAKTOJ
Se tio interesas vin -
Mi havas kaktojn tridek kvin,
Sur la fenestrobreto,
En ĉiu anguleto.
Per ili min premiis frat'
Je mia deka naskiĝdat',
Veninte al festeno
El botanikĝardeno.
De tiu tag' - honora vort' -
De ĉie min insidas mort',
De sur fenestrobreto,
En ĉiu anguleto.
Konstante sonas: Stop! kaj Halt!
Ne savas eĉ la suprensalt'.
Koleraj kaktoj pikas
Per pingloj cent. Mi psikas.
Se tio interesus vin -
Mi vendus kaktojn tridek kvin,
Al vi, kiel komplezo,
Laŭ tre malalta prezo.
LA PETOLA VENTO
Ŝovis vent' tra fenestreto
Nazon, pro scivol-impeto,
Foliumis libron haste,
Sed ne legis ĝin, nur draste
Forbalais de sur tablo
Notlibreton al diablo.
Ekataki katon provis
Kaj ĝis ostoj min trablovis.
Ĉu ne volas ĝi, entute,
Ene agi bonkondute?
U-u-u! ekhurlis vento
Por finala suplemento.