ZHU Xin ([info]nigra_okulo) wrote,

Magia Renkontiĝo

Mi partoprenis en renkontiĝo de esperantistoj hodiaŭ. Matene la ĝenerala sekretario de nia Esperanto-asocio telefonis al mi por sciigi min pri la renkontiĝo kun germanaj esperantistoj.
Germanaj?
Antaŭ semajno mi konatiĝis kun iu germana samideanoj, kiu studas ĉinan lingvon en la urbo Jinzhou. Lia nomo estas Till. Kaj li diris al mi antaŭ kelkaj tagoj, ke liaj gepatroj venos al Pekino... Ĉu jen ili?
Jes ĝuste ili. Lia patro, s-ro Bernd, estas amatora magiisto, kaj li sin pretigis prezenti magian arton por ni.
Ŝajne unuafoje mi aprezas la magi-prezentadon propraokule. (ne per televidilo) Ja estas belege.
S-ro Bernd kapablas eĉ fari paperon mono. Mirinde! Mi plej volas lerni de li ĉi tiun kapablon!

  • Post a new comment

    Error

  • 2 comments

[info]kunar

October 21 2003, 09:56:39 UTC 8 years ago

familio Schönberner

Nekredeble, vi skribis pri mia ekskunloĝanto Till Schönberner!

Lia patro Bernd estas konata en Esperantujo sub la nomo "Don Espero".

Mi konas la tutan familion Schönberner jam ekde jaroj!

[info]nigra_okulo

October 22 2003, 01:15:55 UTC 8 years ago

Re: familio Schönberner

Ha! Mi konatigxis kun Till antaux kelkaj tagoj. Nun li studas en Cxinio. Kaj mi konatigxis kun liaj gepatroj hieraux. La magia arto ja estas belega!
Create an Account
Forgot your login or password?
Facebook Twitter More login options
English • Español • Deutsch • Русский…