ZHU Xin ([info]nigra_okulo) wrote,
@ 2000-06-20 00:55:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend  Next Entry
Tri Fabeloj
1.
Iu porko decidis ŝanĝi sian vivon, suferinte pro moko kaj ironio en sia tribo. Ĝi do alvenis la tribon de elefantoj. La elefantoj rigardis tre stranga ĉi tiun monstron sen rostro. La porko do komencis prediki: Komence ni havis saman prapatron, same havis rostron longan. Sed ni decide fortranĉis la rostron, kiam ni sciis, ke la kaŭzo de la longa rostro estas frandemeco de nia prapatro, kaj kiam ni estis mokataj pro tio de aliaj animaloj.
Unu elefanteto konvinkiĝis de la pork, kaj fortranĉis sian rostron. La porko okaze de tio diris al alia elefanteto: Vidu! Kiel bele li havas propran individuecon!
Tiel ankaŭ la dua elefanteto konvinkiĝis, kaj fortranĉis rostron. Poste la tria, kvara ktp...
Iompostiome, amaso da elefantoj rigardis la porkon kiel saĝulon, kaj la rostro-fortranĉadon kiel modon. Tial la kvanto de porkoj pli kaj pli grandiĝas en nia mondo.

2.
Komence, la vivomedio de kamelo tute ne estis malbona. Ĝi havis fekundan, florplenan bienon. Iutage, ilia ĉefo, la reĝo leono okazigis kunvenon demokratan por kolekti opiniojn de aliaj animaloj pri sia gvidado. Ĉe la kunveno, unuj kritikis, ke la reĝo leono estas tro homama, ke la animaloj ne respektas gvidanton pro tio; aliaj diris, ke la reĝo leono estas tro laborema ignorante protekti sian aŭtoritaton.
Poste, la kamelo siavice komencis paroli. Li akuzis, ke la reĝo leono misuzas sian aŭtoritaton molestante la malfortulojn. Aŭdinte tion, la reĝo leono alte laŭdis la honestecon de la kamelo, ordonis al aliaj animaloj lerni de la kamelo. Kaj donacis al kamelo la plej grandan feŭdon --la dezerton.
La favoro de tirano al malsuperuloj estas nur ŜAJNO, sed la kamelo malfeliĉe rigardis ĝin vero.

3.
La Kreinto firme kredas, ke la interkomunikiĝado profundigos amikecon inter unu kaj la alia. Li do skulptis du statuojn aparte por Javeo kaj Alaho, kaj lokis ilin en Jerusalemo. Iutage, unu judo preteriris la lokon, kie situas la statuoj. Rimarkinte, ke la pozicio de Alaho superas la de Javeo, li ege malkontentiĝis. Li tial interŝanĝis la poziciojn de la statuoj. Postnelonge, iu arabo preterirante rimarkis, ke la pozicio de Javeo estas super la de Alaho. Li koleregis: Alaho estas unika dio, kiel eblas malsupere situi! Li tuj interŝanĝis la poziciojn. Ekde tiam, multefoja interŝanĝado de pozicioj difektis la statuojn. Kaj la Kreinto foje revenis tien, kie li lokis la statuojn, por denove aprezi siajn laboraĵojn. Tamen Li vidis la Jeveon kaj la Alahon tre kadukajn. Li tuj demandis, kio okazis? Tiuj du dioj respondis kun amara rideto: Paco ĉiam regis inter ni ambaŭ, sed la sentaŭguloj difektis nin per interŝanĝado de nia pozicio.



Create an Account
Forgot your login or password?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…