ZHU Xin ([info]nigra_okulo) wrote,
@ 2000-06-01 17:18:00
Previous Entry  Add to memories!  Tell a Friend  Next Entry
Origino de Publikulinoj
Prostituo estas klare videbla simbolo pri la ekspluatateco, malestimateco kaj mistifateco de virinoj. Tamen la historie plej komencaj publikulinoj estas preĝiloj al Dio. Ili estas religiecaj, sed ne ekonomiecaj.

En multaj regnoj pratempe, virinoj devis iri al temploj kaj senkondiĉe koiti kun gastoj, kiel servis dion. Ekzemple troviĝis publikulinoj jam en Babilono, kiu fondiĝis en 3000 a.K. Dum Hamurabi regis -1750 a.K.- , krom la oferistoj, dungitoj kaj metiistoj, troviĝas ankaŭ multaj oferistinoj estimataj en la temploj. Ili ĝenerale devenis de riĉaj familioj. Cetere, troviĝas ankaŭ la sankt-profesiaj publikulinoj, kiuj servis inter dio kaj preĝistoj. Ilia enspezo estas la cxefa ekonomia subteno de la temploj. La historiisto Herodotus priskribis la publikulinojn en la babilonaj temploj: Ĉiuj virinoj en sia tuta vivo devas foje iri al templo, kaj sidi tie, doni sian korpon al iu nekonata viro... ŝi ne povas reveni hejmen, ĝis iu viro ĵeti arĝentan moneron sur ŝian jupon kaj kunporti ŝin sur liton. Ĉispeca leĝo pri sankt-profesiaj publikulinoj popularis precipe inter semidoj, kaj ankaŭ en teritorioj de la helenoj, hebreoj, romoj, egiptoj kaj hindoj.

Post longega evoluiĝa periodo, la ekonomia celo pli kaj pli anstataŭis la sanktan religian celon. La prostituo fariĝis la metodo pure por gajni monon per eldoni sian korpon.



(Read 4 comments) - (Post a new comment)

Re: Eble eksterteme
[info]nigra_okulo
2003-06-01 05:23 pm UTC (link)
Mi skribos pli da tiajxo!

(Reply to this) (Parent)


(Read 4 comments) - (Post a new comment)

Create an Account
Forgot your login or password?
Login w/ OpenID
English • Español • Deutsch • Русский…