Home
TAGLIBRO DE NIGRA OKULO
 
[Most Recent Entries] [Calendar View] [Friends View]

Saturday, June 24th, 2000

    Time Event
    12:28p
    Reafiŝo de Mia Unua Artikolo en Esperanto: Komenco de Mia Esperanto-Vojo
    Kiam mi estis infano, mi foje legis enciklopedion, kio speciale por infanoj. En ĝi mi trovis iom da vortoj pri artefarita lingvo Esperanto. Tiam mi miris, ke kiel lingvo povus esti artefarita, ĉu ĝi estas bona por uzi same kun la aliaj lingvoj, kaj ĝi eble estas tre malfacila lerni. Tiam, kiam mi ankoraŭ ne komencis lerni iu ajn fremdlingvojn, ŝajnis al mi, ke lerni fremdlingvojn estas tre malfacile, precipe artefaritan lingvon Esperanton. Kaj mi neniam pensis, ke iam mi ellernos la Esperanton. Nun la fakto pruvis, ke mi eraris.

    Kvankam mi havis ian antaŭjuĝon pri Esperanto en mia infaneco, tamen mi neniam forgesis ĝin dum mia kreskado. Ŝajnis al mi, ke Esperanto estas tre fenomena, kiel roloj en fabela mondo. Kiam mi estis ĉirkaŭ 14-jaraj, leginte libron, kiu temas pri Zhang Haidi (ŝi diligente studadis spite al la sia kriplaĵo, kiu estas modelo de junuloj), mi konis, ke Zhang Haidi memlernis kelkajn fremdlingvojn inklude Esperanton. Tio refoje pliigis mian intereson pri Esperanto. Tamen mi ankoraŭ ne havis sopiron lerni Esperanton tiutempe. Eble tiam ĉar mi estis lernanta anglan lingvon, kiu tre ĉagrenigis min, en lernejo, kaj mi tute ne opiniis, ke Esperanto estas pli utila ol angla. Nun la fakto pruvis, ke mi ree eraris.

    Nun oni havas interreton, kiu donis al mi bonan ŝancon por kontakti diversajn aĵojn inklude Esperanton. Iufoje, ĉirkaŭ antaŭ 5 monatoj, Mi hazarde eniris hejmpaĝon pri Esperaton. Tiam mi jam lernis anglan lingvon por 7-8 jaroj, sed mi ankoraŭ ne povis interparoli flue kun aliaj per ĝi. Do post kiam mi pli detale konis la avantaĝon de Esperanto, mi tuj sopiris lerni ĝin. Mi partoprenis retan Esperanto-kurson senkostan, eklernis Esperanton. Mi vere ekkontaktis Esperanton unuafoje. Dum lernado en la Esperanto-kurso, mi persone spertis la facilecon, riĉecon, precizecon kaj flekseblecon de Esperanto. Post ĉirkaŭ 6 semajnoj, kiam mi glate finis entute 10 lecionojn elementajn de la kurso, mi jam povis legi preskaŭ iajn ajn Esperantajn librojn helpe de vortaroj, kaj interparoli kun aliaj per simplaj frazoj. Mi sentis grandan agrablon, kion Esperanto donis al mi. Cetere mi ricevis "Diplomo de la Senkosta Esperanto-Kurso", kion al mi sendis mia instruisto instruinta min en la reta Esperanto-kurso. La diplomo estis skribita jene:

    Diplomo de la Senkosta Esperanto-Kurso
    Nome de la instruisto Zhong Qiyao mi deklaras ke
    Zhu Xin kontenitge partoprenis en la komputilreta versio de la Senkosta Esperanto-Kurso en la Ĉina lingvo
    Zhong Qiyao
    Kursadministranto


    Ĝi ja estas grava memoraĵo sur mia Esperanto-vojo

    Lerninte la elementan Esperanton, kompreneble mi sopiras lerni plu. Sed mi preskaŭ ne povas trovi librojn pri Esperanto en ĝeneralaj libro-vendejoj. Do mi devas eniri malnovlibro-vendejojn por serĉi. Bonŝance kelkajn lernolibrojn, vortarojn kaj aliajn pri Esperanto mi trovis, kaj mi tuj aĉetis ilin tute ne hezite. Mi soife legadis tiujn librojn. Dank al la legado mi grade ekpovis ĝui Esperantajn literaturaĵojn. Antaŭnelonge, kiam mi legis sentimentalan romanon en Esperanto, mi larmis kortuŝite. Mi tre plezuras pro tio. Kaj mi neniam tiel sentis agrablon kiam mi legis anglajn librojn, kvankam mi lernis anglan lingvon por 7-8 jaroj kaj Esperanton nur 4-5 monatoj.

    Nun mi perceptas, ke mi ne nur povas studi Esperanton sole, sed ankaŭ devas kontaktiĝis kun aliaj esperantistoj ĉar mi jam estas esperantisto. Esperantisto, mi ŝatas ĉi tiun nomon, kiu simbolas idealon, entuziasmon, fortecon kaj tiujn bravulojn kiuj diligente sin dediĉas al la paco kaj progreso de la mondo. Mi ekkonis kaj ekkomprenis kio Esperanto-movado estas. Mi tre volas kontaktiĝi kun aliaj esperantistoj kaj mi jam komencis tiel fari. Ekzemple, mi baldaŭ membriĝos en Pekina Esperanta Asocio, kaj en la venonta monato mi partoprenos Esperantan renkontiĝon unuafoje.

    2001-12

    << Previous Day 2000/06/24
    [Calendar]
    Next Day >>

About LiveJournal.com

Advertisement